Soneto kun iu letero
mi ricevis leteron strangan 
en kiu min iu certigas 
ke legaleco eĉ instigas 
por ludi totoloton rangan 

pri tio skribis afrikano 
sed mi rimarkis tro malfrue 
ke enhavo sonas enue 
ne por mi sed por samlandano 

mi sendis tion al polico 
ne - mi ne estas denuncanto 
sed kion fari kun malico? 

li skribas ĝentile amike 
verŝajne li estas trompanto 
kiu agadas romantike
Zuriko, la 5an de marto 2002