Soneto kun zodiaksignoj
mi telefonas al Berlino 
laŭ ĝuste tiutaga moro 
ĉar forta estas la memoro 
pri Teresa - dolĉa knabino 

iamaj tempoj estis krudaj 
kun vivo tute malfacila 
pro kazo ankaŭ maltrankvila 
do sentoj estis amplitudaj 

mi ŝatas reveni per pensoj 
al kreado kiu jam pasis 
sed restadas en niaj mensoj 

balado pri fiŝo kaj kankro 
dum velnavigado nin lasis 
esperon perditan kun ankro
Zuriko, la 7an de marto 2002