ĉu miaj rozoj por Barbara povas esti ankaŭ barbaraj jes ĉar barbaroj estas karaj konjekto estas sekulara preskaŭ ĉiuj ĉion akceptas tamen nur kun "sed" en komenco depende de "seda" frekvenco longe aŭ mallonge perceptas ekzemple Tago de Virinoj trapasas nur kun belulinoj ne kun siaj propraj edzinoj ni trinkis virinan ĉampanon kaj manĝis kukon kun rosinoj fritpastaĵon kaj marcipanon