Soneto kun nova kajero
l' deka... kaj l' centa tag' de jaro 
kaj denove en Palestino 
homojn mortigas laŭ rutino 
heroo de malekzistaro 

Thomas Borer - ĉu li perfidis 
sian edzinon? - jen hororo 
li ne estas ambasadoro 
ĉar regantoj skandalon vidis 

mi komencis novan kajeron 
ĉu mi estos laca ĉe fino? 
Granda Povo konas la veron 

feliĉe alvenis printempo 
menso al suno kaj obstino 
decidos pri formo de tempo
Zuriko, la 10an de aprilo 2002