Soneto pri hereda amo
unu profesorino Rita 
de Gdanska Universitato 
amas edzon en morta stato 
kaj daŭre restas enamita 

ŝi konsistas nur de amsentoj 
ĉio estas nur aldonaĵo 
al ama edza heredaĵo 
ĉe fontoj de amaj eventoj 

nostalgio al pasinteco 
plenigas ĉiujn momentetojn 
per senĉesa ama ardeco 

rango de scienca nobleco 
abunde faras epitetojn 
kun ĵuroj de idealeco
Zuriko, la 11an de aprilo 2002