Soneto pri ciganaj sonoj
trairas glata kiĉglitado 
teknike verko malfacila 
sed per dolĉeco tro subtila 
en majstreca valorparado 

Jakub Działak ludis impone 
tiu ludo ankoraŭ daŭras 
kaj niajn spiritojn restaŭras 
memoro vibras violone 

vespere mi ankoraŭfoje 
aŭdis la saman melodion 
ĝi sonas por mi paranoje 

verŝajne pro la diferenco 
bendo ne eldonas podion 
restadas malĝusta frekvenco
Zuriko, la 14an de aprilo 2002