Soneto kun ĉielinvito
"de subita morto nin savu..."
preĝas tiuj kiuj atendas 
morton planatan kaj ĝin mendas 
"piulo -  singardemon havu!" 

nieniu povas antaŭvidi 
sian finon sur tiu tero 
ĝi venas al ni en letero 
asigne tuj povas decidi  

iam flugos tiu asigno 
(ni ne ekscios pri la dato) 
senkondiĉe al nia digno 

manĝantoj de ĉiutagpano 
petas pri sendolora bato 
tamen ne pri helpo de ĉano
Zuriko, la 15an de aprilo 2002