Soneto pri amoetapoj
ĉu amo kun ordo kongruas 
aŭ apartenas al kaoso 
ĉar venas kun sorta patoso 
kaj poste psikstaton detruas 

amo ne ĉiam iras pare 
kun alia ama fervoro 
sed ofte agas kun doloro 
kaj kun perfideco kompare 

kiel en ŝako fina mato 
ĉiam malvenkas unu flanko 
amidealo estus pato 

tre ofte amado dramiĝas 
kiam ekestas ama manko 
vera amo ne detruiĝas
Bastiono de Silento, la 18an de aprilo 2002