Soneto pri malsupreniro
nigra kato malsupren iras 
majestece paŝo post paŝo 
atentante pri musa kaŝo 
kaj verŝajne ankaŭ sopiras 

homo volas farti junece 
eĉ tiu majeste multaĝa 
malgraŭ tio ke estas saĝa 
li moviĝas tro ridindece 

se temas pri malsupreniĝo 
tiam supren iras merito 
sesdeke venas komenciĝo 

zeloto agas singardeme 
li nur krias laŭte pri mito 
sed vero aspektas blasfeme
Lingua, la 19an de aprilo 2002