Soneto kun patrujdoktrino
iam en l' dekoka jarcento 
patriotismo estis virto 
por virto ankaŭ popolflirto 
en l' tria jarmilo evento 

nur por malpezaj naciismoj 
oni ne povas ja devigi 
ĥoĥolojn por ŝedon bruligi 
ĉar en pajlo troviĝas rismoj 

ne temas ja pri neŭtraleco 
kaj ne pri kosmopolitismo 
ĝenas ideologieco 

kiam disvolviĝas ideo 
al ideologia skismo 
tiam malutiliĝas kreo
Zuriko, la 25an de aprilo 2002