Soneto - venecia spiro
nur en unu urbo de l' mondo 
turistoj tute ne timigas 
kanalojn oni ne purigas 
sed pure flustras mara ondo 

en odoroj restas sekreto 
kiun koni ni ne bezonas 
sufiĉas ke aero sonas 
kiel inspiro por rideto 

luno plena por filozofo 
kaj geedzo de kuracistoj 
ĝuste ekestas tiu strofo 

ni veturas per vaporetto 
al ĉarma domo de sofistoj 
kun disrevita Canaletto
Venecio, la 27an de aprilo 2002