Soneto - domo Le Vignole
komence okazas sekretoj 
kiuj ofte nin disrevigas 
tamen nun nin emociigas 
domo kun multaj parapetoj 

pergolo kun violglicinoj 
sur kiuj zumas dikaj burdoj 
herbejo apude ĉe hurdoj 
je fenestroj kiel vitrinoj 

sur vandoj grimpas vinaj reboj 
interne ridas sola rozo 
al arlekenaj kaliceboj 

silento aŭdas ondan zumon 
tre mildan - ĝustan por ripozo 
ni bezonas nur minimumon
Le Vignole, la 28an de aprilo 2002