Soneto sen vaporo noma
vaporetti - la akvaj tramoj 
jam longe ne estas vaporaj 
sed malnovaj nomoj honoraj 
restas ĝis nun en panoramoj 

oni povas dum tuta tago 
veturi - ili krakas grumblas 
ternas kaj palisade stumblas 
vaga plezuro por imago 

de sunleviĝo ĝis noktombro 
pigre ŝoviĝas sur kanaloj 
kaj tra Veneto granda nombro 

de vaporetoj - esperante 
pro moro ekzistas kialoj 
eĉ du nociojn proponante
Le Vignole, la 29an de aprilo 2002