Soneto datrevana por STOK
Zbigniew Stok - la pola aktoro 
en Zuriko fondis teatron 
laŭdigante teatran patron 
ni trairu al nuna gloro 

THEATER STOK - tiel nomiĝas 
hodiaŭ teatro zurika 
laŭ deveno tute unika 
kaj ĝuste pro tio famiĝas 

ĉiujare okazas festo 
ĝuste la kvaran de aprilo 
tre atrakcia sen kontesto 

de tempo al tempo okazas 
interne mia vodevilo 
esperanto tiam emfazas
Zuriko, la 4an de aprilo 2002