Soneto dentodatrevena
teatro tridekdujaraĝa 
preparis la dentan programon 
gastoj admiris amalgamon 
la koncepto estis kuraĝa 

agrabla ludo intelekta 
kaj laŭ bravkrioj tre sukcesa 
per dentokalkulo karesa 
ŝerce estis ankaŭ efekta 

ili devis multon tralegi 
por elekti materialojn 
multflankecon ne povas negi 

tiu kiu e-poste sendis 
al Theater STOK la dentalojn 
Erica kaj Peter ascendis
Zuriko, la 6an de aprilo 2002