Soneto sen Hermann Ebeling
hieraŭ estis naskiĝtago 
mi telefonis al Berlino 
sed bende respondis edzino 
aktiviĝis mia imago 

antaŭe diris nur Hermano 
per la bela voĉo aktora 
kaj nun... la supozo horora 
kie estas jaĥtkapitano? 

ĉu eble li jam ne plu vivas? 
mi ne allasas tiun penson 
ke li en ĉielo nun drivas 

lian voĉon Radio LoRa 
elsendas incitante menson 
ĉar l' arto estas tre valora
Zuriko, la 7an de aprilo 2002