Soneto je Eŭropunio
kontraŭulojn mi tre komprenas 
ĉar germana hegemonio 
estas por poloj agonio 
najbaroj pasintecon trenas 

okazas malantaŭ kulisoj 
unu kontraŭ alia klaĉo 
ofte okazas ankaŭ kraĉo 
ne pensante pri kompromisoj 

Portugalio disvolviĝis 
Hispanio kaj Irlandio 
ankaŭ kaj Pollando perdiĝis 

sed en Eŭropo ne pereos 
pri tio estas garantio 
se ĉiuj landoj pacon kreos 
Bastiono de Silento, la 10an de majo 2002