Soneto kun la vitraj domoj
paĝoj de unu entrepreno 
susuras de pajlo ĥoĥola 
verkisto fariĝas petola 
en la pejzaĝo kun kurteno 

mi bruligis pian kandelon 
kaj memoras unu Spiriton 
sentante Lin kaj pri Li miton 
Li kun mi eniras kastelon 

"lasu tion" - decide dirus 
sed nun la animo silentas 
ĉu Li ĉiele pri mi mirus? 

en la poemo patrioto 
per sia povo argumentas 
ke en Irako restu roto 
Zuriko, la 11an de majo 2002