Soneto pri sola silento
Piotr Rachtan antaŭ tridek jaroj 
skribis pri unu argumento 
"Vagantaj strefoj de silento" 
en "Kulisoj" kun kontraŭstaroj 

ne tre multe ĝis nun ŝanĝiĝis 
silento restas sendependa 
singarda raviĝe defenda 
vivo kun tempo malpaciĝis 

vagado daŭras eĉ se haroj 
griziĝis kaj nervoj feliĉe 
servaĉas sen kromaj gargaroj 

silenton protektadas sperto 
pri kazoj estantaj kondiĉe 
decidas kvieta oferto 
Bastiono de Silento, la 12an de majo 2002