Soneto pri virtualeco
ĉu ĉiuj personoj jam gustis 
ekziston de virtualeco 
ili ne volas pro maldeco 
aŭ tiu afero malĝustis 

virtualon imitas dada 
aŭ reciproke ĉar ebleco 
dependas ja de pasinteco 
dum la tempo halucinada 

sed nun virtuala stacio 
posedas pli multe da plusoj 
ol minusoj pro emocio 

por mi "Polaris" estas grava 
kaj ĝiaj navigaj statusoj 
ankaŭ senlimeco enklava 
Bastiono de Silento, la 14an de majo 2002