Soneto pri kakofonio
mi ne legas kaj mi ne aŭdas 
eĉ se mi agas por radio 
min ĝenas lastatempe ĉio 
feliĉe koleron mi fraŭdas 

problemo ligas je enuo 
en multaj ĵurnalaj tekstetoj 
same radiaj komentetoj 
okazas intelekta truo 

ĉiu sube ion kaŝigas 
sendepende de farboflankoj 
min tio ne interesigas 

per sincera kakofonio 
riĉiĝas sendube nur bankoj 
sola kaj vera ironio 
Bastiono de Silento, la 17an de majo 2002