Soneto pri sekretfenestroj
al sudo kaj al okcidento 
rigardas fenestroj de loko 
en kiu la tuta epoko 
defendiĝis de sorta vento 

en la niĉo fotografio 
de kato en vilaĝo Guarda 
la tagoparo estas tarda 
ilustro por filozofio 

vespere la ruĝa vizaĝo 
de spirito ŝvebas tegmente 
foriras al nuba etaĝo 

urbo zumas ĉiutagece 
odoro disiĝas silente 
diversece kaj neniece 
Zuriko, la 22an de majo 2002