Soneto kun forto de frapo
polan vivon ne faciligas 
Bush kiu vizitas Rusion 
tio elvokas emocion 
kaj bonajn rilatojn forigas 

Jaruzelski al mi konfidis 
ke infero estas sternita 
per pakto neniam tenita 
li tiun fakton antaŭvidis 

sepminuta kremla vizito 
poste riverenca frapado 
kaj vojo al nova dungito 

tiel longe daŭrus vojaĝoj 
ĝis kiam ekestos movado 
gvidata al militdamaĝoj 
Zuriko, la 24an de majo 2002