Soneto pri dono kaj preno
por aŭ kontraŭ - jen estas vero 
sola demokratia lando 
sur la mondo estas Svislando 
praktike - ne nur sur papero 

la unuiĝintan Eŭropon 
mi en miaj verkoj subtenas 
sed tamen mi ankaŭ komprenas 
kontraŭulojn farantajn lopon 

verŝajne Eŭropa Unio 
aspektas nun tro burokrate 
ankaŭ ne ĉiam demokrate 

garantio estas nenio 
kiu donas ion senpage 
kaj kiu prenas senimage?
Bastiono de Silento, la 30an de majo 2002