Soneto kun lastaj aĉetoj
lasta rigardo malantaŭen 
Le Vignole jam malaperas 
kaj ni pri aĉetoj esperas 
sentojn disĵetante ĉirkaŭen 

sur konata legomfoiro 
ĉio aspektas tre bonguste 
sed por ni hodiaŭ malĝuste 
ĉar komenciĝas hejmreiro 

ni aĉetis litokovrilon 
en flavaj kaj ruĝaj koloroj 
ankaŭ por kafo kuirilon 

ĉiu adiaŭo tristigas 
kiel malfinitaj amoroj 
tamen por reveno instigas 
Wenecio, la 4an de majo 2002