Soneto laŭ purgatorio
por ke mi estu tiu homo 
kiu mi nun estas je paso 
mi agadis kontraŭ amaso 
tion proponis saĝostromo 

mi ne volas esti ŝatata 
pro virtoj kiujn mi ne havas 
ĉar versojn kiujn mi kartavas 
amariĝas - vero konstata 

"Pola purgatorio" ligis 
antaŭ dek jaroj je elitoj 
mi miris ke min ĝi instigis 

trafo okazis ideala 
kaj preskaŭ ĉio malgraŭ mitoj 
ĝis nun ja estas aktuala 
Zuriko, la 12an de junio 2002