Soneto kun imagefekto
"aŭroroj lumigas matenon 
maro zumas kaj vento kantas 
en mia ĉirkaŭaĵo hantas 
mi provas forpeli ĉagrenon" 

tiuj rememoroj alvenos 
sed mi devas ilin kaŝigi 
ĉifoje mi emas navigi 
sed respondecon mi ne tenos 

tamen mi ne povas imagi 
ĉu mi tion longe eltenos 
verŝajne mi komencos blagi 

sur jaĥto kiel pasaĝero 
al skipo mi ne apartenos 
supoze ne venos danĝero 
Zuriko, la 19an de junio 2002