frumatene surtreti roson rigardi ardeon sur herbo kapti freŝan venton al cerbo senti sunleviĝan etoson la voĉojn de birdoj rekoni kaj spiri per fojna odoro aŭskulti burdojn dum rumoro velkajn florojn kompaton doni aldoni bluon de ĉielo sen iu ajn urĝa bezono al luno palanta pro helo tiel ĉiutage senĉese feliĉon en sento kaj kono mateno pritraktas karese