Soneto pri feriaj planoj
mi koleriĝas pro banalo 
ke mi intencas ion plani 
kio min eĉ povas ĉikani 
se ne moviĝos ĉe realo 

kiel oni povas prognozi? 
mi laboras ĉiam kaj ĉie 
tio signifas eĉ ferie 
sed Barbara volas ripozi 

"el jaĥto en ondegojn falis 
ĉiuj dormis neniu aŭdis 
helpkrion dum sorto fatalis" 

"sendepende de inercio 
oni navigon malaplaŭdis 
ĉar mankis en ĝi emocio"
Zuriko, la 21an de junio 2002