Soneto pri troa legado
mi portas stakojn da gazetoj 
en Bastiono de Silento 
mankas al mi por ili sento 
okupiĝas mi pri kasetoj 

transportis ilin la amiko 
por li dankoj kaj eĉ omaĝoj 
sed sistemojn kun homvizaĝoj 
mi jam konas per la impliko 

mi diros "kara Leonardo 
ne portu la makulaturon 
pro eta loko en mansardo"

li ne estas ofendiĝema 
kaj ĉesos tiun aventuron 
tamen formo restas dilema 
Bastiono de Silento, la 24an de junio 2002