Soneto korsuferantina
slavaj nomoj diminutivaj 
eksterlande sonas alie 
ne intime ne familie 
laŭ esprimoj fakultativaj 

ĉiutagece disreviĝas
importaj korsuferantinoj 
tre ofte sentas sin sklavinoj 
eĉ se en bonstato troviĝas 

falas iluzia riĉeco 
malgraŭ kisoj kaj amdeklaroj 
en sentoj restas banaleco 

mastrumistinoj ne nur servas 
sed pripensas pri kontraŭstaroj 
mastroj pli efikece vervas 
Bastiono de Silento, la 26an de junio 2002