Soneto kun la kolonelo
tio estos indiferenta 
por mi ĉu oni min aŭdos 
mi patriotojn ne aplaŭdos 
afero estas evidenta 

mi telefonos al la kuzo 
kiu anoncos sin per belo 
ĉar li ja estas kolonelo 
ne per militema obtuzo 

li estas certe patrioto 
sed en tute alia formo 
ekzemple en la anekdoto 

por li estas grava merito 
kaj ne iu epoka ŝtormo 
li agadas kontraŭ milito 
Bastiono de Silento, la 27an de junio 2002