Soneto ĉe dialektiko
varmo kontraŭ frosto ekzistas 
aĵoj posedas kontraŭaĵojn 
amaraĵoj kovras dolĉaĵojn 
silento pro krio rezistas  

se iu volas analizi 
ion ajn sen dialektiko 
tiu iru al politiko 
por ĉiujn aĵojn globalizi 

liberigado de sklaveco 
entute ĉiu liberiĝo 
suferas - ploras libereco 

en tiu ĉi senca petolo 
sukero je salo prestiĝas 
restante en ĝisnuna rolo
Bastiono de Silento, la 28an de junio 2002