Soneto pri veraj veraĵoj
preskaŭ ĉiuj veraj veraĵoj 
estas suspektindaj pro tio 
ke memfarita garantio 
diras pri artifikaj draĵoj 

"vera germano" "vera polo" 
"vera judo" laŭ "vera rango" 
devenas nur de "vera sango" 
tio estas "vera petolo" 

sango fluas en ĉiuj homoj 
sendepende de tribdeveno 
sen iuj ajn deven-simptomoj 

ĥoĥolo ankaŭ estas vera 
zorgante pri mia subteno 
pajlo fariĝas efemera
Bastiono de Silento, la 30an de junio 2002