Soneto pri grava krajono
komputilo povas stultigi 
min frustre per daŭra serĉado 
kaj senespera atendado 
por saĝo - nenion instigi 

mi ion skribas kaj alvenas 
nova penso nova motivo 
tuj foriras alternativo 
ĉar mi klikadon ne eltenas 

per krajono mi penson sekvas 
kaj mano fluas laŭ inspiro  
ankaŭ ĝustan formon ekzekvas 

antaŭ ol mi frapos klavaron 
ideo trairas al miro 
mi faris malĝustan komparon 
Zuriko, la 8an de junio 2002