Soneto ĉe bona manĝado
tagmeze mi manĝis rolmopson 
kaj mi aŭdis "grilimanĝaro" 
al okuloj venis koŝmaro 
mi vidis ne fiŝon sed mopson 

ŝafida rostaĵo bongustis 
pro saŭco miksita kun vino 
kaj legomoj - mia edzino 
la kompozicion inkrustis 

post longa posttagmanĝa dormo 
en "arte" reĝisorportrete 
ekestis brutala informo 

tamen filmo nin kortuŝigis 
ĝia humaneco konkrete 
en temo milito intrigis  
Zuriko, la 9an de junio 2002