Soneto honta sen absolvo
jes tamen ili estis poloj 
kun proporcio nekredebla 
kvardeko estas grupo febla 
kontraŭ centoj - ĉu kun memvolo?

povas esti ke kvardek viroj 
konvinkis centojn da oferoj 
por ili marŝu al suferoj 
en garbejon sen defendŝiroj 

eĉ se mi pri tio ne kredas 
mi hontas depende de faktoj 
ke poloj malbone procedas 

ĉar tiun punon devas preni 
malgraŭ esto de malekzaktoj 
kaj antijudismon ne treni
Zuriko, la 10an de julio 2002