Soneto duba je efekto
hieraŭ mi skribis leteron 
al vicministro pri kulturo 
kaj hodiaŭ eĉ kun bravuro 
al ekologieca sfero 

al media ministerio 
mi skribis ke ĝi ne ekzistus 
se ni iam temon ne pistus 
estis danĝera kriterio 

nun ridegas konjunkturisto 
kiu iam kontraŭagadis 
li nun estas kapitalisto 

mi havas almozan rimorson 
ĉar tiu problemaro tradis 
dum mi iris alian korson
Zuriko, la 11an de julio 2002