Soneto kun signo de savo
Usono fartas sin escepte 
en Sekureckonsilantaro 
kaj Eŭropo per komunaro 
agas feble sed malakcepte 

politikistoj jam perdiĝis 
en elpremitaj subiĝemoj 
kaj dronas en malgravaj temoj 
pro tio ege malprestiĝis 

post ili venos novaj hordoj 
de ruzuloj kaj flataĉantoj 
kaj eksonos falsaj akordoj 

jam “mayday” aŭdi oni povas 
kun amaso da batalantoj 
elirvojon oni ne trovas 
Zuriko, la 15an de julio 2002