Soneto pri signifo Schlucht
"Schlucht" germane en la vortaroj 
ne eldonas realan staton 
oni devas vidi trabaton 
tra monto lige kun koŝmaroj 

tra la ŝluĥto ni supren iris 
(eniro kostis kelkajn frankojn 
por ne havi vidindaĵmankojn)
kaj post ĉiu paŝo ni miris  

grandaj akvofaloj bruegas 
vaporo faras ĉielarkojn 
inter kaskadoj akvo regas 

Rosenlaui indas viziti 
pri tio mi donas rimarkojn 
eĉ kun Nietzsche ion profiti 
Rosenlaui, la 20an de julio 2002