Soneto kun kulturodoro
kulturo formas oportunon 
naturo devigas al vivo 
sed en la tempa perspektivo 
homo volas havi fortunon 

pri Rilejevo arogantoj 
scias ke havis noblan kolon 
mia kulpo krei petolon 
tute ne pravas ignorantoj 

denove kamparanoj ŝprucas 
apudajn herbejojn per sterko 
kaj poste elegante pucas 

naturon ligas kun kulturo 
tiu kiu zorgas pri verko 
dum ekestas putra miksturo 
Bastiono de Silento, la 23an de julio 2002