Soneto kun ardtelefono
kvar maŝinoj zumis samtempe 
tial mi volis ŝanĝi nomon 
bruado vekis agronomon 
kaj li aspektis iom trempe 

post duonhora kombajnado 
eksilentis ĉiuj maŝinoj 
kaj aliaj bruaj turbinoj 
ekkomenciĝis kvietado 

subite koko posttagmeze 
komencis laŭte kokeriki 
silenton traktis malapreze 

telefonis poste Barbara 
por egiptan ardon apliki 
tuj venis de ŝi vento mara 
Bastiono de Silento, la 30an de julio 2002