mi tristas pro Jerzy Kamiński li amis grekan kaj latinan verŝajne ne sinon virinan eble nur tombon de Towiański li estis eksterordinara kun rezervo al ĉiu tago ankaŭ kun alia imago frapis lin dudeko centjara ĝis fino restis malkovrita kaj la plej plaĉis al mi tio ke li ne estiĝis elita sciis multe ĉar ofte legis sed de tio restis nenio tial mi lin sonete tegis