Soneto por pluva vetero
akvo plue superbordiĝas 
kaj fluo estas detruanta 
tiama tempo foriranta 
nur en memoraĵoj troviĝas 

en Eŭropo pluva vetero 
stratoj ŝanĝiĝis al kanaloj 
en sudo fortiĝas mistraloj 
naturo venĝas per ofero 

sed tiuj naturaj kapricoj 
nin ĉiujn sendube fascinas 
eĉ se ili estas malicoj 

koleriĝanta akvofalo 
alian vivon determinas 
inter malo kaj idealo 
Zuriko, la 12an de aŭgusto 2002