Soneto je ĝusta tempflugo
ni diras ofte "tempo flugas" 
sed vere ni estas flugantoj 
en bruego aŭ inter hantoj 
kaj ni verbe tempon konjugas 

gravegajn rolojn ludas datoj 
ekzemple vizito de papo 
ne similas al de satrapo 
mezuras karesojn sen batoj 

oni grakas ke estas lasta 
pilgrimado al la patrio 
pro tio ŝajnas iom hasta 

sankteca vojo al ĉielo 
trairas tra baptisterio 
poste invitas nin anĝelo
Bastiono de Silento, la 16an de aŭgusto 2002