Soneto kun malsatimago
mi kuŝas sub prunarbo sofe 
kaj rigardas bluan ĉielon 
ŝviton forviŝante kaj belon 
ĝuante iom filozofe 

en mia kapo la kotletoj 
ŝajnas delikate fritataj 
kaj ankaŭ aldonoj salataj 
staras jam apude sur bretoj 

bedaŭrinde sur niaj tabloj 
perdiĝis nur vana espero 
kaj manĝaĵoj dronas en fabloj 

tamen ni ne plu aventuros 
proksimiĝante al telero 
ni al nia hejmo veturos 
Bastiono de Silento, la 19an de aŭgusto 2002