Soneto kun pola akcento
en Zuriko POLA AKCENTO 
kun ministro de industrio 
oni ne scias ĉu tra strio 
trairos malfavora vento 

simpla estas tiu afero 
paroli pri svisa sistemo 
kaj tio estas arda temo 
ĉiam por alilanda sfero 

anstataŭ diri pri detaloj 
disputu pri l' tuta problemo 
kun evito de temdisfaloj 

la usona demokratio 
se estas por vi ĉefdilemo 
lernu de Konfederacio 
Zuriko, la 21an de aŭgusto 2002