Soneto kun Ter' krucigita
mi havas neniun influon 
al en Johannesburg proponoj 
sur Pinto de Tero - admonoj 
amasmalsato faros bruon 

nun ŝercas mitomaniuloj 
ekzemple Bush pro tio ridas 
ĉar li katastrofon ne vidas 
por li ne ekzistas postuloj 

nia Tero pendas sur Kruco 
kaj certe iam resurektos 
sed povantoj tion neglektos 

ekestos sur dezerto ŝpruco 
de fonto kiu savos Teron 
purigante la atmosferon
Zuriko, la 26an de aŭgusto 2002