Soneto kun okula venĝo
Doktoro Korczak antaŭ morto 
ĉu flustris al siaj infanoj 
pri fantastaj ĉieldivanoj 
sur kiuj ne regas perforto? 

vero ne ĉiam estas justa 
pri tiuj ĵus ne interpretis 
kiuj ilin al gaso ĵetis 
eble memoro estas rusta 

sed judoj arabojn mortigis 
dum jankioj en Vjetnamio 
siajn soldatojn meritigis 

reciproke venĝo fortiĝis 
okulo por okulo - ĉio 
sur nia mondo usoniĝis 
Zuriko, la 6an de aŭgusto 2002