Soneto pri faktoteatro
Nikolas Bouveier nin konfesis 
ke li skribis tute modere 
kaj faktojn pritraktis sincere 
pro tio feliĉon karesis 

li priskribis Jugoslavion 
ĝuste tiel kiel mi vidis 
kaj laŭsente pri ĉio ridis 
flegante vagantan pasion 

Barbara tralegis fragmentojn 
spontana teatro de faktoj 
kaŭzis duoblajn sentimentojn 

enhavo estas adekvata 
al nunaj sociaj difraktoj 
kaj per aventuro pentrata 
Bastiono de Silento, la 9an de aŭgusto 2002